Uzantaj iloj

Retejaj iloj


misvetero

Misvetero

TekstoN. OLEV
MuzikoMaksim DUNAEVSKIJ
E-tekstoPaŭlo MOĴAJEV (Mevo) (Mevo)

Kanto el filmo “Meri Poppins dosvidanija!” (Meri Poppins, ĝis revido!)
Traduko el la rusa.

Teksto

C F G
Monde ĉio periodas laŭ turniĝ' de l' ĉielsfero,
C F E7
Misvetero nun tre modas, misvetero, misvetero,
Am D
Akvo fluas, akvo falas de l' ĉiel' kun lirlo-tril':
F G C F G C
Sur tero malbonas vetero kaj mankas fidinda azil'.
F G C F E Am
Sur tero malbonas vetero kaj mankas fidinda azil'.

Refreno:

Dm G C Am
Mankas ajna azil', veter' nin punas tre,
Dm G C Am
Tamen venos la fin' al ĉiu pluv'…
Dm G C Am
Mankas ajna azil', sed ne forgesu ke
Dm E Am
Iu serĉas ja vin eĉ tra diluv'…

Tondro-krakoj, fulmo-strekoj de mateno ĝis vespero -
Jen repag' por niaj pekoj, misvetero, misvetero.
La problemo pli severa, ol angino, ol morbil' -
Sur tero malbonas vetero kaj mankas fidinda azil'. (2-foje)

Refreno
misvetero.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)