Uzantaj iloj

Retejaj iloj


modo

Modo

Aŭtoro nekonata

Teksto

Bele.
“Pli ŝanĝiĝemas ol vetero” -
Pri modo sur antikva Tero
Ni diras en ironi'.

Modo.
Kaj Dio estas kaj klopodo.
Dum tuta viv' kaj periodo.
De foĵ al fojo - por ni.

Refreno:

Jen bato - iu nekonato
Kredis sincere - utilas la ag',
Modon elpensis,
Sed ĝi iĝis plag',
Iĝis ĝi plag'…

Uzas
Ombrelon ni, sed tuj rifuzas.
Pri ĝi neniun mi akuzas.
Sed jam ne modas ombrel'.

Modo.
Ho, bela nia eŝafodo.
Kaj dum la lasta periodo
Plej ĉefa ĝi estas cel'.

Refreno

Bele,
“Pli ŝanĝiĝemas ol vetero
La modo sur antikva Tero” -
Ni diras en ironi'.

Modo.
Kaj jen humil', kaj nun arogo.
Kaftanon tiras el komodo.
Ve, ordonas modo al ni.

Refreno
modo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)