Uzantaj iloj

Retejaj iloj


monahx

Monahx

Aŭtoras O.Obuĥov, Andrej OBREZKOV

Teksto

Plej serenas topazo bakita en karboj
De apenaŭ tepida fornet',
Kiuj kvazaŭ sunoj bruletas ĉe sojlo
Ĉe fenestroj dum sia descend'.
Kaj laŭ la facoj de ĉiuj el sunoj,
Murmuranta kun disto de flak',
Kun ametisto ĉe kor' iras unu
Kaj unusola senmova monaĥ'

Parolemaj konvaloj diveni sin streĉas
Pri enua estado de ŝton'.
Se diveno signifus naskiĝi ebria
El superŝutanta admon'.
Kaj la radiojn, respegulitajn
Per broŝ' ametista dum tag'
Ĵetas en herbon kvazaŭ rosinojn
Post ĉiu paŝo senmova monaĥ'.

Refreno:

Ami feliĉe - umo laciga,
Vivi konkorde - ne riĉas merit'.
Orjuvelaĵo pli ĉipas ol kupro,
Sed meditado - armil' por milit'.

Pri efik' ametista rompiĝas la lancoj,
Kristalojn preferas ordon',
Kaj reguloj ferocaj de luda devanco
Plej respektas inkubon dum dorm'.
Kaj plandoj sen haŭto adoru la salon,
Sagojn preferu nudita torak';
Ametisto pencadon ne faros pli hela.
Vi unusolas senpova monaĥ'!

monahx.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)