Uzantaj iloj

Retejaj iloj


monto_monto

Monto, monto

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloHoro, horo, vysoká jsi
MIDImonto_monto.mid

Teksto

Monto, monto, alt' senlima,
junulino malproksima.
malproksima post montaro,
inter ni jam kreskas baro.

Inter ni jam velkas amo,
ĝis pereos ĝia flamo,
estos mi sen ĝojo, sola,
en la mondo senkonsola.

monto_monto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)