| Muziko | ĉeĥa popolkanto |
|---|---|
| E-teksto | Jan Filip kaj Karel Filip |
| Origina titolo | Horo, horo, vysoká jsi |
| MIDI | monto_monto.mid |
Monto, monto, alt' senlima,
junulino malproksima.
malproksima post montaro,
inter ni jam kreskas baro.
Inter ni jam velkas amo,
ĝis pereos ĝia flamo,
estos mi sen ĝojo, sola,
en la mondo senkonsola.