E-teksto | Wally Cuno |
---|---|
Origina titolo | Wenn die Soldaten durch die Stadt marschieren |
Kiam tra urbo marŝas la soldatoj,
Knabinar' malfermas fenestrojn en la stratoj.
Refreno
Pro kio? Pro tio!
Ja nur pro la ĉinderasa, bumderasasa!
Brilaj butonoj, dukolora drapo
Kaŭzas konfuzon en knabina kapo.
Refreno
Pecon da rostaĵo, glason da vino
Donas al soldatoj ĉiu knabino.
Refreno
Kiam en militon iras la soldatoj,
Ploras knabinoj pro siaj amatoj.
Refreno
Soldatar' revenas post militofino:
Edzon jam havas ĉiu knabino.
Refreno
Ĉu vi min ne amas plu? Ĉu vi do forgesis,
Kiel iam min vi ame karesis?
Refreno