Originala titolo | “Я хочу быть высокой сосною” |
---|---|
Muziko | Aleksej Ivaŝĉenko |
Originala teksto | Aleksej Ivaŝĉenko |
Originala plenumo | Aleksej Ivaŝĉenko |
Tipo | traduko |
Esperanta teksto | Jaroslavna Puŝkarskaja, Julija Dunajeva, Aleksandr Ĥrustaljov |
Esperanta plenumo | Aleksandr Ĥrustaljov |
A E7 A A7
Volas esti mi pino altega D A
Por ne vante trairus la viv'. E7 C#7 F#m D
Por konata al mi birdo pego A E7 A
Gaste venus el arba masiv'.
(lastajn du liniojn de ĉiu strofo kantu dufoje)
-------------------------------------------
Disetendus radikojn mi vaste
Por staradi sur ter' kiel rok',
Kaj strobilan saluton al gasto
Sendus mi, respondante al vok'.
-------------------------------------------
Volas esti mi pino altega
Por neniofarad' dum jarcent.
Ne kombadi pinglaron disdegne,
Kaj ĝis pluv' min ne lavi sen pent'
-------------------------------------------
Por ne scii komencon kaj finon.
Por ne estu asfalt' en fenestr'.
Por brueti per krono sublime.
Por ne zorgi pri de l' vivo rest'.
-------------------------------------------
Volas esti mi pino altega,
Por alfluu de temp' ocean',
Por ke vi sub mi irus kaj degne
Ŝelon tuŝus karese per man'.