Uzantaj iloj

Retejaj iloj


muso_kanto

Enhavtabelo

Muŝo-kanto

Teksto

Hodiaŭ kaptis muŝon mi pli grandan ol ĉevalo,
eligis ĝian grason kaj plenigis eĉ barelon.

Refreno: Kiu tion kredas tiu estas ja azeno,
estas, jes, azeno eĉ pli granda ol ĉevalo

Eltiris la pikilon, estis kiel pinglo pika.
rapiron el ĝi faris mi por kavaliro ŝika.

Refreno:

Deprenis ĝian felon por min kovri nokte varme,
ĝi estis tiel mola ke mi sonĝis ege ĉarme.

Refreno:

Kanto

Kantita de Marion Belisle musxo-kanto.mid

muso_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)