Uzantaj iloj

Retejaj iloj


muzikantoj_ho_karuloj

Muzikantoj, ho karuloj

Muzikovalaĥa popolkanto
E-tekstoVivano
MIDImuzikantoj_ho_karuloj.mid

Teksto

Muzikantoj, ho karuloj, ĉu komprenas ŝercon vi?
Volas mi nun via ĉagreni, ĉar deziras moki mi.
Ho, aŭskultu al la kant1, kiu sonos tra la land'.
pri l'muziko: malsaĝuloj, profesio: muzikant'!

Kiun mi unue mokas? Kiun tre malŝatas mi?
Ĉe l'violonisto restas mi ĉar tie estas li.
Vi muzikas sen la ton'! Mi plendadas pri la mon',
kiun vi ricevis iam, kvankam al vi mankas kon'.

Kaj knabaĉo kun la fluto, kun naiva, stulta rid',
estus bone, se li dormus, certe senmuzika id'.
Se li volas al ĉiel', ne estiĝos li anĝel',
ĉar pri lia flutkoncerto ekkoleros tuta ĉel'.

Kaj fiulo kun gitaro, sur ĝin batas mia kor'!
Se la buboj bone pagas, li nur ridas sen la glor'.
Kaj li diras al koleg': “Vi aŭskultu al frateg'!
Lasu pagi la knabaron, gaje ludu plena tek'!”

Se vi estas sonaĉintaj, marŝu al ĉiel' en takt'!
Sed sanktuloj pri vi ridos, tio estas vera fakt'.
la unua - violon, tiam sekvos fluto-ton',
ĉiuj muzikantoj venos fine foros aĉa son'.

muzikantoj_ho_karuloj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)