Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ne_ekzistas_homo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ne ekzistas homo

Hungara popkanto, origina titolo: “Nincsen olyan ember”, kantis Zsuzsa KONCZ.

Teksto

Ne ekzistas homo,
sen iama bezono
de trema plor'.
Ĝi lin liberigus,
se lin ne mutigus
tim' de kor'.

Rido de gaj'
tute plenplena de ĝoj',
sed en la koro lin premas dolor'.

Ne ekzistas homo,
sen iama bezono
de trema plor'.
Li ne volas plori,
ĉar li timas montri
pli da mol'.

Ne estas bona la indiferent'.
Ne hontu: larm' estas pruvo de sent'.
Ploru do tuj,
sen hont', sen rezon',
sen tim' ploru antaŭ ĉiu.
Ploru tuj, se mankas la fort',
ke ne estu mensogul'.

Ne ekzistas homo,
sen iama bezono
de trema plor'.
Iru vian vojon,
for la falsan ĝojon,
vin regu plor'.

Blovu la vent',
pluvo lavu do vin,
kun la temp' ja ĉio ekŝanĝos sin.
ne_ekzistas_homo.1203687306.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)