Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ne_li_ne_amis

Ne, li ne amis!

MuzikoAlfons Guerĉia (1831-1890)
Esperanta tekstoVladimir MININ
Tipotraduko
Originala tekstoErnesto Delprejte, rusa traduko M. Medvedev

Itala amkanto, tradukita en la rusan. Estis uzita en teatraĵo “Бесприданница” (ekde 1896) kaj en kelkaj rusaj konataj filmoj: “Бесприданница” (1937), “Жизнь и смерть дворянина Чертопханова” (1971), “А зори здесь тихие” (1972).

Teksto

Li ja sugestis:
Estu vi mia.
Kaj mi ekvivos
Brule pasia.
Rava rideto,
Ĉarma rigardo
Tuj promesanta
Ĝojon kun ardo.
Jen li ridetis,
Jen li ekploris.
Jen li ridetis,
Jen li ekploris,
Sed ne adoris li min…

Al povra koro
Tiel deklamis…

Al povra koro
Tiel deklamis,
Sed li ne amis!
Ne, li ne amis
Ja min!
Li ja promesis!…

Li ja sugestis -
Kiel helstelo
Vi priaŭroris
Fridan animon!
Kaj la esperon
Kore sufloris!…

Eksteraj ligoj

ne_li_ne_amis.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)