Ne plendas mi

TekstoHeinrich Heine
MuzikoRobert Schumann (Op. 48)
E-tekstoZanoni
Origina titoloIch grolle nicht

Ne plendas mi, — rompiĝu, kor', pro vi,
Knabin' perdita nun, — ne plendas mi. —
Jen vi en bril' de diamant-trezor', —
Sed regas nokt' en la dezerta kor’…

Mi scias ĝin…, en sonĝo emocia
Mallumon vidis mi en koro via,
Viperon vidis ĉe la koro mi,
Kaj, amatin', kiom suferas vi.

Enmetu vian komenton. Viki-sintakso estas permesata:
Se vi ne povas legi la literojn en la bildo, elŝutu tiun dosieron .wav por aŭskulti ilin.
 
  • ne_plendas_mi.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:01
  • (ekstera redakto)