Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nek_gxojo_nek_pen

Nek ĝojo nek pen'

Muzikoi.d.c.
Tiponova teksto
Originala plenumoi.d.c.
Originala tekstoi.d.c.

Teksto

ĉar egalas al ni la gloro
por ĝi ne batalos en ocean'
ĉar egalas al ni la oro
lasos ni militi alian klanon
ĉar ja nia nura trezoro
estu daŭro de nia bona san'
vivas ni en malhela horo

kiel ŝip' en haven'
kun la ferlita vel'
kiel la norda stel'
en turniĝanta ĉiel'
nin atingos nek ĝojo nek pen'
nin atingos nek ĝojo nek pen'

ĉar egalas al ni la blovo
de la vento, de la kaprica fam'
ĉar egalas al ni la modo
ni fidelos al nia propra plan'
ĉar egalas al ni la povo
ne impresas forto de via man'
vivas ni en malhela horo

kiel ŝip' en haven'
kun la ferlita vel'
kiel la norda stel'
en turniĝanta ĉiel'
nin atingos nek ĝojo nek pen'
nin atingos nek ĝojo nek pen'

nin ne brulos perfida siren' de la sun'
senmaskigos ŝin pala mien' de la lun'
nin atingos nek ĝojo nek pen'

Eksteraj ligoj

nek_gxojo_nek_pen.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)