Uzantaj iloj

Retejaj iloj


neniam_vidis_mi

Tion neniam vidis mi

VerkisG. Allwright
E-tekstoGeorges Lagrange
KantasĴak Lepuil

Teksto

lepuil_dangxera_ul.jpg

Mi venis hejmen en vesper'
post drinketo de vin' .
Ĉevalon trovis en la stal' ,
kaj mi ne konis ĝin.
Mi tial petis de l' edzin' :
“Kiu en la stal'
ĉi beston lokis sen skrupul'
anstataŭ mia ĉeval' ?”

“Ŝtopiĝis jam via okul'
vi drinkis tro da vin' !
'stas nur bovin' por melkad' ,
ĝin donis la patrin' ”.

Mi faktojn strangajn konis, eĉ
stultulojn kun premi' ,
sed selon sur iu melkobest'
neniam vidis mi.

Mi venis hejmen en la nokt' ,
post drinketo de vin' .
Feltĉapon vidis ĉe la hok' ,
mi ne rekonis ĝin.
Mi tial petis de l' edzin' :
“Kiu nova model'
de ĉapo pendas tie ĉi
anstataŭ mia ĉapel' ?”

“Ŝtopiĝis jam via okul' ,
vi drinkis tro da vin' !
'stas nur malnova kaserol'
ĝin pruntis la avin' ”.

Mi faktojn strangajn konis mem,
eĉ kapojn de simi',
sed kaserolon nur el felt'
neniam vidis mi.

Do, la postan nokton en la dom'
post drinketo de vin'
sur seĝo kuŝis pantalon'
mi tuj rimarkis ĝin.
Mi tial petis de l' edzin':
“Kies do pantalon'
ĉi tie kuŝas sur la seĝ'
anstataŭ mia kalson' ?”

“Ŝtopiĝis jam via okul'
vi drinkis tro da vin' !
Ĝi estas nur nigra ĉifon'
ĝin lasis najbarin' ”.

Mi faktojn strangajn konis jes,
eĉ homojn kun mani',
sed iun zipon sur ĉifon'
neniam vidis mi.

Alvenis mi en fru-maten'
post drinkado de vin' ,
kaj vidis kapon sur kusen'
ĝi ne similis min.
Mi tial petis de l' edzin' :
“Kiu 'stas tiu knab' ?
Jes, kiu kuŝas en la lit' ?
- ne ŝajnas mia kap' !”

“Ŝtopiĝis jam via okul'
vi drinkis tro da vin' !
Ĝi estas nur dika melon'
ĝin portis la onklin' .”

Mi vidis ormedalojn pro
spert' en agronomi',
sed jam lipharojn sur melon'
neniam vidis mi.

Ceteraj informoj

La kanzono famiĝis pere de la kasedo “Danĝera Ul' ”, aperinta en 1978 ĉe la eldonejo Edistudio, Italio.

neniam_vidis_mi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)