Aŭtoras O.Obuĥov, Andrej OBREZKOV
Raraĵ' kun oro nure komparebla,
Sonora tono kaj rigardo klara.
Kaj neĝ' gegelas, kiam vi ridetas -
Okazas tio, se vi staras apud.
La fajno mem blindigas ĝis vertiĝo,
Kaj voĉo via milde roje lirlas.
Vi farbojn sentajn miksis sur paletro,
Sed sub akv' pluva tiuj flue viglas.
Refreno:
Vi dissolviĝis en nebul' malhela,
La travidebla per la man' min vokas,
Vi mutualas en la interveno,
Sed en l' adoro vi ne reciprokas.
Vi - ĝuste tia, kiun mi atendis,
Kaj vi - vi estas bela, ĉarma, rava.
Pardonu min kaj mian miskomprenon
Kaj malsukceson de la vorto grava.
Ĉirkaŭas vin granddamoj kaj paĝioj,
La divenantaj pri la panaceo.
Kaj ili estas viaj satelitoj,
Sed vi ne scias de la voj' devion.
Refreno