Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pli_da_kompreno

Pli da kompreno

Pli da kompreno estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Por puŝi la ĉaron.

MuzikoJulián Hernández
Esperanta tekstoJulián Hernández
Esperanta plenumoJulián Hernández
Tipo nova teksto

Teksto

Limoj, pordoj tre fermitaj,
paŝoj haltigitaj de muroj konstruitaj,
demandoj sen ajnaj respondoj
ĉu jes, ĉu ne,
pli abundas ne ol jes,
obstinoj ur la ter´.

Truoj, bremsoj en kompreno,
forfalas la rilatoj, diskutoj inter fratoj,
kvereloj ornamas nian domon,
Kial diri ne, kiam devas esti jes,
Kiel diri jes, se tiam devas esti ne.

Horoj, tagoj kaj monatoj,
kiom multas travivaĵoj,
sur ni restas spuroj,
sur nin la tempo batas.

Aŭdo, gusto, flaro, vido,
profitu ni niajn sentojn,
ni ne estu instrumentoj
de mensoj frenezaj avaraj.

Flava, verda, nigra, blanka,
aferoj de koloroj, perceptoj de nuancoj,
kunvivu en paco la haŭtoj.

Venu, sidu, partoprenu,
vi ankaŭ havas rajtojn,
ne pensu pri minacoj
ni ĉiuj estas fratoj.

Refreno:

Pli da kompreno, pli da amikeco,
Pli da frateco, pli, pli, pli, pli…
pli_da_kompreno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)