Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_feria_danco

La feria danco

Teksto/MuzikoLaŭ Katie Moss
E-tekstoReto ROSSETTI kaj Stephen THOMPSON

Teksto

Dum hejmen mi en somer-vesper'
Revenis sub la stelbrila sfer',
For el la lampoj de l’ foir'
Al la parfuma, freŝa spir'
De vilaĝa, ĉarma rond',
Zumis el transa region'
Kun ritma, mara monoton'
Sorĉaj sonoj de popoldanc'
Aŭ vilaĝbando per romanc'
De fora, fabela mond'.

Obtuze sonis la pulsa ton'
De la korno kaj la akordion',
Tamburo, fluto kaj violon',
Harmoniko kaj klarion'.
Reve, kvazaŭ en sonĝa tranc'
Mi aŭdis la bruon de feria danc'.

Kaj baldaŭ mi aŭdis la homojn pranci,
Kaj tuj la vilaĝon mi vidis danci.
El domoj jen svarmis junuloj, aĝuloj,
Vive, aktive sen timaj skrupuloj
En vilaĝa, ĉarma rond'.
Ĉiu junulo knabinon ekprenis,
Ŝin ringis kaj svingis kaj arde ŝin tenis.
Ĉu ili konis sin, ne grave,
Ili ne zorgis pri tio kaj prave,
Sed kisis kun ĝoj-respond'.

Kaj jen la muzik' kun la pulsa ton'
De la korno kaj la akordion',
Tamburo, fluto kaj violon',
Harmoniko kaj klarion'.
Ĉiu sonanta en verva balanc'
Kune komune en feria danc'.

Kaj mi ĉe la flanko rigardis nur,
Starante mire kaj sen plezur'
Pro manko de propra, brava knabin'
Sola, izola mi sentis min'
En vilaĝa, ĉarma rond'.
Sed jen alrapidis sur flanka voj'
Konata figuro je mia ĝoj'!
Mi braketende renkontis ŝin
Kaj dancopreta ŝi montris sin
Dum ni fluis for en la danca ond'!

Ni dancis laŭ ritmo de l’ pulsa ton'
De la korno kaj la akordion',
Tamburo, fluto kaj violon'
Harmoniko kaj klarion'.
Ĉiu sonanta en verva balanc'
Kune komune en feria danc'.

Dance tie, dance ie,
Dance, prance tute ĉie,
Tien reen tra la rond'.
Hu-ra por la kora, feria danc'!

la_feria_danco.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)