Neniu kiel ŝi

Teksto Homero MANZI
Muziko Raúl Fernández SIRO

Teksto

Tiu pordo permesis ŝian pason,
ĉi pianon tremigis la kanzon',
tiuj tablo, spegulo kaj pentraĵoj
gardas eĥojn de l’ eĥ' de ŝia voĉ'.
Kiel tristas la viv' en trista hejmo!
Kiel lacas la ĉiutaga plor'
el subtila pluvado de la tempo
kiu fluas sur amon en la kor'.

Refreno:

Neniu kiel ŝi… ekzistos iam
neniu laŭ la voĉ' kaj ŝia haŭt';
la haŭt', jasmeno lune arĝentita,
la voĉ', murmuro de la Dia Am'.
Neniu kiei ŝi… ĉiuj forpasis
de kiam ŝin bedaŭre perdis mi.

Se deziras mi vivi laŭ l’ estanto
“Senutilas” — ripetas mia kor' —
“ĉi piano, ĉi tablo kaj pentraĵoj
gardas eĥojn de l’ eĥ' de ŝia voĉ'” En ĉi blua album' mi gardas versojn
kiujn kovras la polvo de solec'
kaj mi pensas: memoroj estas revoj
disblovataj en polvon de la temp'.

Refreno

Teksto 2

Origina teksto:

Ninguna

Esta puerta se abrió para tu paso.
Este piano tembló con tu canción.
Esta mesa, este espejo y estos cuadros
guardan ecos del eco de tu voz.
Es tan triste vivir entre recuerdos… Cansa tanto escuchar ese rumor
de la lluvia sutil que llora el tiempo
sobre aquello que quiso el corazón.

No habrá ninguna igual, no habrá ninguna,
ninguna con tu piel ni con tu voz.
Tu piel, magnolia que mojó la luna.
Tu voz, murmullo que entibió el amor.
No habrá ninguna igual, todas murieron
en el momento que dijiste adiós.

Cuando quiero alejarme del pasado,
es inútil… me dice el corazón.
Ese piano, esa mesa y esos cuadros
guardan ecos del eco de tu voz.
En un álbum azul están los versos
que tu ausencia cubrió de soledad.
Es la triste ceniza del recuerdo
nada más que ceniza, nada más…

QR-Kodo
QR-Kodo Neniu kiel ŝi (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net