Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ni_renkontigxos

Ni Renkontiĝos

Teksto
Muziko
Vladimir Soroka

Tre ŝatata adiaŭa kanto. Oni kantas ĝin disiĝante, ankaŭ en “amika rondo”, kiu estas tradicia maniero adiaŭi amikojn.

Teksto

Am Dm E7
Post multaj jaroj renkontiĝos ni,
Am Dm G
kiam ĉi tempo estos histori',
C A7 Dm
kiam la nunaj tagoj pasos for,
F E7
do, kion fari? Sed ne plendas mia kor',

(ĉar kune)

Ni renkontiĝos en amika rond',
kaj rememoroj - kiel varma ond',
kaj niaj kantoj sonos ĝis aŭror',
niaj tendaraj kantoj - ĝojo kaj dolor'.

(mi kredas)

Vento kruela ne disigos nin,
ja en batalo venkas la obstin',
ja geamikoj en la tuta mond'
estas plej vera en la vivo firma fort'.

(do certe)

Ni renkontiĝos dum feliĉa temp',
fruaj hirundoj venos kun printemp',
suno unua kaj unua flor'
novan inspiron vekos en amika kor'.

(kaj tiel)

Am Dm E7
Ni renkontiĝos en amika rond',
Am Dm E7
ni renkontiĝos dum feliĉa temp',
Am A
ni renkontiĝos…

ni_renkontigxos.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)