Nigraj brovharoj

Muzikoukraina popolkanto
TekstoK. Dimitraŝko
E-tekstoV. Samodaj
MIDInigraj_brovharoj.mid

Teksto

Nigraj brovharoj, noktosimilaj,
Brunaj okuloj - klaro de l'tag'!
Pro vi knabinaj okuloj brilaj
Bolas, suferas juna imag'.

Ĉie vi sekvas junan animon,
Lumas en ĝi vi kvazaŭ stelpar'.
Ĉu vi venenas vian viktimon,
Aŭ do vi estas vivonektar'?

Nigraj brovharoj - silkaj rubandoj,
Ĉiam admirus mi sole vin.
Brunaj okuloj - du diamantoj,
Vin mi rigardus, ĝuue sen fin'.

Nigraj brovharoj, brunaj okuloj!
Vin ja rigardi mankas kuraĝ'.
Tage kaj nokte revas junulo,
Cerbo spegulas vin en miraĝ'.

QR-Kodo
QR-Kodo Nigraj brovharoj (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net