Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nin_portas_plu

Nin Portas Plu

Ĉeĥa popolkanto

Teksto

Nin portas plu kaj plu rivera ondo,
nin ĉirkaŭprenas arbara mondo,
nin portas plu kaj plu rivera flu',
nin portas plu kaj plu rivera flu'.

Remiloj kaj ŝipet' ja estas etaj,
ĉu por reveno ni estas pretaj,
aŭ ĉu nin portu plu rivera flu',
aŭ ĉu nin portu plu rivera flu'?

Nin portas plu kaj plu ondet' petola,
sub kiu ludas fiŝet' ne sola,
nin portas plu kaj plu rivera flu',
nin portas plu kaj plu rivera flu'.

La-la-la…

nin_portas_plu.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)