Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nostalgio

Nostalgio

Esperanta tekstoChr. Heilskov
Tipotraduko
Originala titoloKær est du, Fødeland
Originala tekstoSt. St. Bliche

Teksto

Hejmlando kara! Dolĉe en ador'
al vi sopiras ĉiam la gefiloj.
Ripozon serĉas ni ĉe via kor',
la penso celas vin sur amflugiloj.

Ĉe vi nur la printemp' en plena pomp',
nur tie la somer' kun bril' ridetas,
en ĉarmo eĉ la neĝkovrita tomb'
de l’ vintro tie en la frost' tremetas.

Belega estas mont' kun neĝa vert'
kaj ĉarma val' kun rozoj kaj fontanoj;
eĉ paradizo estas la dezert',
se nur ĝi vidis ludon de l’ infanoj.

Naskiĝis mi en la erika land';
la sun' de mia infaneco brilis
sur flavan sablon, dum alaŭda kant'
jubile inter la tombegoj trilis.

Kaj al mi restas la senflora grund'
aminda kaj al mia kor' edeno —
ripozu foje mi en ĝia fund'
sur la prapatra erikej-ebeno.

nostalgio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)