Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nova_kanto



Nova Kanto

TekstoAleksandras Dambrauskas Dombrowski (pseŭdonimo: Adomas Jakštas) kaj Tone
KantasTone

Ritmo kaj karaokeo estas preciza por du personoj (•1• kaj •2•).
Originale kantis unu persono (Tone), poste estis aldonita/miksita voĉo de sama persono.
Tempo estas tre rapida por unu persono.

Propono al vi:

  • Startu Youtube-karaokeon supre kun voĉo.
  • Rulu paralele la tekston per komputilmuso.

Teksto

•2•-Mil naŭcent kvin.
Francio.
La revo
de la knabo
el Bjalistoko
fariĝis realo.
Nun,
ĉiuj
personoj de la mondo
povas saluti
unu la alian.
Jen Esperanto.
Vivanta lingvo!

•1•-Veke vibru, (•2•-je..s,)
veke vibru, (•2•-jes,)
•1•-Veke vibru
verda voko!
•1•-Veke vibru,
veke vibru, (•2•-jes)
•1•-Veke vibru
verda voko!
•1•-Veke vibru,
veke vibru, (•2•-jes)
•1•-Veke vibru
verda voko……!

•1•-Mil
okcent kvindek
naŭ
Alvenis
homo al la (•1+2•mondo)
kvazaŭ..
Li estus sendita
por tasko misiista
Altkvalita.
Sur la tero (•1+2•infinita)
Dekkvina
de decembro estis
la dato
Bjalistoko,
pola urbe..to,
la kandidato
Por ricevi la stafeton.
La lingvan profeton
Kiu sanĝus la mondon
sen uzi bajone..ton
Lazaro Ludoviko Zamenhof
Estis la nomo de la homo
kiu kreis
idiomon por forigi
lingvan fantomon.

•1+2+vi!•-E..spe..ranto,
estas nova kanto
Mia
kaj via.
La Lingvo Internacia.
E..spe..ranto,
estas nova kanto
Mia
kaj via.
La Lingvo Internacia.

•2•-Komenciĝis,
do,
la revolucio
Kiu
alportus nur bonon
al civilizacio
Esperanto ĉiuloken
senhalte iras
Simpatianton
tra la mondo ĝi
(•1+2•-aki..ras)
Nekredebla akcepto.
Ĉu eble mistika?
Ne nur.
Sed ankaŭ efika,
praktika, komunika
Ĉar
la parolo
flekseble
kaj gracie fluas
Tute libere,
ĝi evoluas
vere.
Esperanto estas uzata
proze aŭ poezie
En ĉiuj rilatoj kaj ali..e.
Interprete, interete
ankaŭ ĝi utilas
Ĝi facilas,
ni babilas. Kaj
ĝia povo,
kompreneble,
ja furoras
•2•-Pro tio Esperanto
multe (•1+2•-va..lo..ras)
(•1•-Do!…)
(•2•-Dehaku.) (•1•-Do!…)
(•2•-Dehaku.) (•1•-Do!…)
•2•-Dehaku se vi
povas baoba….bon.
•2•-Dehaku se vi povas
la revon de l’ knabo
el Bjalisktoko. Kruda epoko.
Plena je moko. La..
provoko, sufoko.
Humila bloko.
Patra ŝoko.
Monda reciproko.
Forta voko,
en ĉiu loko. (•1+2•Jes!!!),
(•1+2•Jes!!!)

•1+2+vi!•-E..spe..ranto,
estas nova kanto
Mia
kaj via.
La Lingvo Internaci..a
E..spe..ranto,
estas nova kanto
Mia
kaj via.
La Lingvo Internacia

(tre rapida kantisto alternado!)

1)
•1•-Eksonu nova kanto
•2•-Pri la lingvo Esperanto,
•1•-Pri ligil’ internacia,
•2•-Revo nia, amo nia!
•1•-Kreitaĵ la plej mirinda
•2•-Vere estas ĝi laŭdinda
•1•-De verkistoj, de poetoj,
•2•-En poemoj kaj odetoj,
•1•-Pli ol tondro de bataloj,
•2•-Pli ol dolĉaj najtingaloj,
•1•-Pli ol belaj aktorinoj,
•2•-Pli ol fajfoj de maŝinoj,
•1•-Pli ol oro la plej brila,
•2•-Pli ol gloro senutila,
•1•-Pli ol ĉiu, pli ol ĉio,
•2•-Krom la amo kaj la Dio.
•1•-Dum venonta la centjaro,
•2•-Sciu esperantistaro,
•1•-En Eŭropo, Ameriko,
•2•-En Azio kaj Afriko,
•1•-Kie ajn vi veturados
•2•-Esperanton vi trovados,
•1•-Sur la strato, en vagono,
•2•-En hotelo, en salono
•1•-Kaj eĉ en privata domo
•2•-Ĝin parolos ĉiu homo:
•1•-Laboristo, profesoro,
•2•-Kaj juĝisto, kaj doktoro,
•1•-Kaj hebreo, kaj kristano,
•2•-Kaj litovo kaj japano, -
•1•-Kaj pereos la plendato:
•2•-“Mi vin ne,
•2•-mi vin ne,
•2•-mi vin ne,
•2•-komprenas, frato”.
•1•-Por ke venu tiu horo -
•2•-Kune fratoj, al laboro!
•1•-Jen per kanto, jen per vorto,
•2•-Jen agante ĝis la morto,
•1•-Servu ni al la afero,
•2•-La plej bela sur la tero,
•1•-Gardu ĝin de la forgeso
•2•-Per parolo en la preso;
•1•-Iru kiel apostoloj
•2•-Ĝin prediki por popoloj,
•1•-Kaj eksonu nia voko
•2•-Sur la ter’ en ĉiu loko,
•1•-En vilaĝoj, en urbetoj,
•2•-En lernejoj, en gazetoj,
•1•-Kaj servantajn al la vero
•2•-Nin fortigu la Espe..ro….

•1+2+vi!•-E..spe..ranto,
estas nova kanto
Mia
kaj via.
La Lingvo Internaci..a..
E..spe..ranto,
estas nova kanto
Mia
kaj vi..a..
La Lingvo Internacia.

Eksteraj ligoj

1)
Tiu parto estis verkita de la litova pastro, Aleksandras Dambrauskas Dombrovski (1860-1938).
nova_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)