Uzantaj iloj

Retejaj iloj


novajxletero_4

Novaĵletero 4

Kantaro-vikio nun havas pli ol 2000 kantotekstojn!

Ekde 2003 jaro kantaro-vikio estas loko por ĉiu muzikema esperantisto, kie eblas trovi multegon da kantotekstoj, notoj, videoj kaj aliajn muzikaĵojn. Funkcianta kiel vikio, ĝi ebligas komunan laboron de esperantistoj el diversaj mondopartoj. Ĝi riĉiĝas de tago al tago, dank'al krea laboro, korektoj, aldonoj kaj rimarkoj.

Dekomence, kantaro-vikio havis nur kantotekstojn, kiujn trovadis komencantojn por lerni la lingvon. Sed la vivo ne staris unuloke kaj nun krom tekstojn vi povas trovi ankaŭ muziknotojn, akordojn, tonsilabajn melodiojn, mid-dosierojn kaj spekti videojn. Nun vi povas vidi originalan plenumadon, aŭdi kantojn, kunkanti kun amataj muzikgrupoj kaj kantistoj. Etikedoj, kiuj akompanas kantotekstojn, faciligas serĉadon kaj strukturigas tutan kantaron.
En kantaro-vikio trovis sian duan vivon ankaŭ paperaj kantaroj. En speciala paĝo vi povas trovi liston de paperkantaroj kaj kantotekstojn en ili.

Kiu uzas kantaro-vikion? Ho! Komencantoj, gvidantoj de kursoj, amatoraj ludantoj, mem aŭtoroj kaj muzikistoj kaj finfine ĉiuj muzikemuloj! Se vi antaŭe ne vizitis nian vikion, ne prokrastu, eble vi trovos ĉe ni delonge serĉatan amatan kanton?

Internacia teamo de kunlaborantoj, sen kies helpo nuna granda atingo ne eblus, invitas vin al kantaro-vikio jubilea!

Dankon al niaj vikiuzantoj, kiuj riĉigas nian kantaron dum longa tempo, dankon al ĉiuj aŭtoroj, kiuj permesis publikigi siajn verkojn tie, dankon al ĉiuj retumanoj, kiujn tajpis eĉ unu literon tie, dankon al vizitantoj, kiuj serĉadas kaj trovadas kantojn tie.

Grandan dankon!

Venu, vidu, kunkantu!

Antaŭaj leteroj

novajxletero_4.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)