Uzantaj iloj

Retejaj iloj


novajxletero_2

Novaĵletero 2

Saluton, karaj geamikoj!

Tempo pasas kaj reta esperanta kantaro-vikio daŭre kreskas. Ĝi ekzistas dank'al kunlaboro de multaj esperantistoj el diversaj mondopartoj.

Estas fiere por ni diri, ke kvanto de kantotekstoj en la kantaro fine de 2007 superis 800! Inter lastaj aldonaĵoj estas plena albumo de Supernova, Inspiro, Daniel HADDAD kaj kantoj el japana kasedo Antaŭ du jaroj.

La kantaro kreskas ne nur nombre, sed ankaŭ teknologie. Post transiro al pli moderna vikiejo DokuWiki ĝi havigis novajn trajtojn, ekz. etikedoj, pere de kiuj nun eblas aŭtomate kategoriigi paĝojn. Viki-uzantoj nun havas personajn paĝojn en la kantaro. La vikiejo iĝis pli sekura kaj belaspekta.

Plej lasta kaj revolucia novaĵo estas integreblaj filmetoj de YouTube kaj Overstream. Nun vi ne nur povas trovi tekston de ŝatata kanto, sed eble tuj vidi ĝian plenumadon, sekvi muzikon, rigardante tekston kaj kunkanti :-) Vero estas, ke da tiuj filmetoj nun ne estas multe, sed ekzistas alternativa varianto - krei subtitolojn al tradukitaj kantofilmoj pere de Overstream. Rezultiĝas kvazaŭ reta karaokeo. Startan kolekton de kantoj kun filmoj vd. tie.

La kantaro ĉiam bonvenigas kantemulojn kaj muzikŝatantojn. Venu al la kantaro, trovu viajn plej ŝatatajn tekstojn. Eble vi deziros ion korekti, aldoni aŭ proponi. Uzu nian gastlibron por skribi viajn opiniojn kaj dezirojn libere.

Dankon pro via atento!

Amike kaj kunlabore,
internacia teamo de kantaristoj

novajxletero_2.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)