Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nun_vi_scias

Nun vi scias

Teksto

Nun vi scias tiom klare,
ne plu daŭros la studado.
Mi ŝatus vivi tute sole
aŭ kun mia amikino.

Rekantaĵo:

Forlasos nian hejmon mi,
do certe vi malkontentiĝos.
Kaj de nun elmerdiĝos mi,
do certe vi multege ploros.
Mi ne eniros la fabrikon —
mi volas ludi rokmuzikon!

Eble vi min ne komprenos,
ĉar ni ne samopinias.
Mi neniam ensklaviĝos
je labor' kiun mi ne ŝatas.

Rekantaĵo

nun_vi_scias.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)