Uzantaj iloj

Retejaj iloj


okuloj_viaj

Okuloj Viaj

Muziko kaj teksto de Oĉjo Dadaev

Teksto

Okuloj viaj du - du larmaj lagoj.
Kvieton trovu vi en miaj brakoj.
Kaj pelu triston for - por kio tristi?
Mi volas por ĉiam kun vi ekzisti.

Animoj niaj du - du brilaj steloj.
Varmigas via rid' dum ajnaj geloj.
De mi ne kaŝos vin nebula foro.
Brilegon de la am' eksentos koro.

okuloj_viaj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)