Muziko | D. Kabalevskij |
---|---|
Teksto | S. Bogomazov |
E-teksto | K. Gusev |
MIDI | serenado_de_la_belulino.mid |
El radiospektaklo “Don Kihoto”
Haste batas mia koro
ekde kiam al la dom'
venis li, la vir' de gloro
Don Kihoto, nobla hom'.
Lala, lala, lalalala, lala.
Tiel ravas min en vero
la gardanto de la bon',
lia brila viziero,
Kaj grandega lia spron'.
Lala, lala, lalalala, lala.
Lumas luno ne velkanta
esperante pri la od',
kiun mia vorto kanta
vekos nun en Don Kihot'.
Lala, lala, lalalala, lala.