Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_mesagxo_de_gabrielo

La mesaĝo de Gabrielo

KantasAkordo
Esperanta tekstoRoel HAVEMAN
Tipotraduko

Teksto

Anĝelo neĝflugila el ĉiel',
La arde fajr-okula Gabriel';
“Saluton”, diris li al simpla virgulin'.
Vin grace favoritan gloru ni!

“La tuta mond' eterne gloros vin,
Benata iĝos vi, la Di-patrin'.
Emanuelo estos filo laŭ profet' .”
Vin grace favoritan gloru ni!

Maria klinis kapon kun humil';
Ŝi diris: “Venu do la Dia fil',
Kaj Dion mi honoros per la tuta kor'.”
Vin grace favoritan gloru ni!

Fekundigite de la Dia sem',
La Kriston naskis ŝi en Bet-Leĥem'.
Kristanoj diros ĉiam en la tuta mond':
“Vin grace favoritan gloru ni!”

Eksteraj ligoj

la_mesagxo_de_gabrielo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)