Uzantaj iloj

Retejaj iloj


paska_semajno

Paska semajno

E-tekstoEduard WERNER, Bertilo WENNERGREN (Eo) kaj Sebastian HARTWIG (Volapuko)

Laŭ la angla kanto “The week before Easter”.

Teksto

La paskan semajnon, dum matena fru'
la suno brilegis sur ĉiela blu'.
Mi iris arbaren por freŝa florar',
sed l'arbar' al mi ne donis rozojn.

Lediks binoms lols, o palöföl, bleds glüniks,
fotüls e blials binoms loge jöniks.
Bödüls feifoms ko noets melodoms
bevü flols foetik gletika fota.

(Laŭvorte:
Ruĝaj estas rozoj, ho amatino, folioj verdaj,
arbetoj kaj eriko estas al la okulo belaj.
Birdoj kantas per notoj melodiaj
inter la floroj sovaĝaj de densa arbaro.)

Kiam iris mia amatino al la preĝej'
inter nuptofraŭlinoj belegis ŝi plej.
Kaj mi ilin sekvis kun ŝiriĝanta kor'
ĉar mi ne havis monon por edziĝi.

La pastro alvokis nin per laŭtvoĉa kri':
“Kiu ajn malpermesas, ekstaru nun vi.”
Kaj mi pensis silente: Kialon havas mi.
Sed min mankis kuraĝo malpermesi.

Mi vidis ŝin sidi ĉe nupta festen',
mi apudis kaj verŝis la vinon ĝis plen'.
Kaj mi tostis je ŝi kaj je mia malben',
ĉar nun ŝin posedis alia.

Starigas demandon arbarloĝantar':
Kiom fragoj kreskadas en salplena mar'?
Kaj mi do respondas kun larma amar':
Ĉu ŝip' en arbaro veladas?

Profunde elfosu vi tombon por mi,
kaj kovru ĝin plene per roz' kaj lili'.
Kaj mi tuj alkuŝos ripoze en ĝi,
tiam eble mi iam ŝin forgesos.

paska_semajno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)