Uzantaj iloj

Retejaj iloj


patrino_mia

Patrino mia

Esperanta tekstoJuul KARNAS
Tipotraduko
Originala plenumoMijn Moedecken
Originala tekstoA. VERSCHUEREN

Teksto

Amiketoj, por vi kantos
mi pri ĉarma la patrin';
pri l' plej koramata mia;
ĉar ŝi ankaŭ amas min.

Rekantaĵo:

Patrineto, karulino,
plej mi amas vin en mond'
ĉiam bildo plej ŝatata
restos vi en nia rond'!

Kison premas ŝi sur buŝo
antaŭ ĉia taglabor';
kaj rideto ĉe l' ekdormo
estas mia kortrezor'.

Rekantaĵo

Kiam sur genu' mi ludas,
dolĉe plaĉas la kares';
kaj per ĝi foriĝas baldaŭ
de sufero la impres'.

Rekantaĵo

patrino_mia.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)