Esperanta teksto | Juul KARNAS |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala plenumo | Mijn Moedecken |
Originala teksto | A. VERSCHUEREN |
Amiketoj, por vi kantos
mi pri ĉarma la patrin';
pri l' plej koramata mia;
ĉar ŝi ankaŭ amas min.
Rekantaĵo:
Patrineto, karulino,
plej mi amas vin en mond'
ĉiam bildo plej ŝatata
restos vi en nia rond'!
Kison premas ŝi sur buŝo
antaŭ ĉia taglabor';
kaj rideto ĉe l' ekdormo
estas mia kortrezor'.
Rekantaĵo
Kiam sur genu' mi ludas,
dolĉe plaĉas la kares';
kaj per ĝi foriĝas baldaŭ
de sufero la impres'.
Rekantaĵo