Uzantaj iloj

Retejaj iloj


patro_nia_de_latin-ameriko

Patro Nia de Latin-Ameriko

MuzikoKrysztof Daletski
Esperanta tekstoKrysztof Daletski
Tipotraduko

Traduko kaj nova kompanaĵo pri teksto de nekonata brazila aŭtoro.

Teksto

Patro! Ho, Patro Nia!

Ho, Patro, ĉu la mondo iam estos / de l' povruloj, niaj gefratoj?
Ho, Patro, kiom dure, la popolon / per subpremado vidi krucumata!

Ho, Patro, kiu viŝos for la larmojn / de l' homoj kiuj sen pano?
Ho, Patro, kiu kun favor' satigos / la malriĉulojn per libereco?

Ho, Patro de vundata Ameriko / Ve! Kiom da aflikta vivo!
Ho, Patro, kiam venos libereco / al la popoloj de tiuj nacioj?

Ho, Patro, la rompita kor' de nia / popol' senŝarĝiĝon deziras!
Ho, Patro, la espero de nuntempo / estas disdono kaj egaleco.

Ho, Patro, ĉu la tero estos iam / de l' povra popolamaso?
Ho, Patro, ĉu la mondo estos nia, / de la povruloj, sen subpremado?

Eksteraj ligoj

patro_nia_de_latin-ameriko.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)