Muziko | Krysztof Daletski |
---|---|
Esperanta teksto | Krysztof Daletski |
Tipo | traduko |
Traduko kaj nova kompanaĵo pri teksto de nekonata brazila aŭtoro.
Patro! Ho, Patro Nia!
Ho, Patro, ĉu la mondo iam estos / de l' povruloj, niaj gefratoj?
Ho, Patro, kiom dure, la popolon / per subpremado vidi krucumata!
Ho, Patro, kiu viŝos for la larmojn / de l' homoj kiuj sen pano?
Ho, Patro, kiu kun favor' satigos / la malriĉulojn per libereco?
Ho, Patro de vundata Ameriko / Ve! Kiom da aflikta vivo!
Ho, Patro, kiam venos libereco / al la popoloj de tiuj nacioj?
Ho, Patro, la rompita kor' de nia / popol' senŝarĝiĝon deziras!
Ho, Patro, la espero de nuntempo / estas disdono kaj egaleco.
Ho, Patro, ĉu la tero estos iam / de l' povra popolamaso?
Ho, Patro, ĉu la mondo estos nia, / de la povruloj, sen subpremado?