Patrujo

MuzikoMelodio de Robert RADECKE “Aus der Jugendzeit”
Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tipotraduko

Eljunaĝa kant'
Sonas plu en mia kor'.
Ho patruja land',
Jam de longe, longe for,
Sen revid-esper'
Ĉiam, ĉiam nur al vi,
Paradiza ter',
Sopiras mi.

El vilaĝ-trankvil'
Melodio vokas min
Al ĝardena bril',
Ĉu hirundo kantas ĝin?
Ĉu ne diras ĝi
Ĉiam plu kaj plu al mi:
Kial iris vi
De tie ĉi?

Ho, neniam plu,
Patrolando, vidos mi
En mirinda blu'
La ĉielon super vi.
Plue sen esper'
Mia kor' sopiros vin,
Ĝis la tomba ter'
Ĉirkaŭos min.

  • patrujo_vanselow.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:03
  • (ekstera redakto)