Paŭzoj

MuzikoAndrej MAKAREVIĈ
Esperanta tekstoSvetozar LAŜIN
Esperanta plenumo?
Tipotraduko
Originala plenumoMaŝina vremeni
Originala tekstoAndrej MAKAREVIĈ

Ni penu fari paŭzojn en parol',
Dirante kaj eksilentante ree,
Por esti pli konsciaj pri la rol'
De l' vort' dirita supraalinee,
Ni penu fari paŭzojn en parol'.

Ni penu fari paŭzojn dum irad',
Rigardi kun atento kaj severo
Por ne hazarde iri pro erar'
Per sama tute misa itinero,
Ni penu fari paŭzojn dum irad'.

Ni penu resti simple en silent'.
Ni tro adoras propran retorikon.
Pro tio ni ne aŭdas dum kunven'
De bonaj proksimuloj eĉ amikon,
Amikon ni ne aŭdas dum kunven'.

En tiu ĉi silent' ni venos al
Kompren' ke inter ni ekzistas muro,
Ke kredis ni rapidi sur ĉeval',
Sed fakte tio estis nur rondkuro,
Dum kredis ni rapidi sur ĉeval'.

Ke ni aspiris donojn de l' futur',
Nin mem vidante rara ekskluzivo,
Atendis ke ni tuj nin trovos sur
La plej feliĉa turn' de nia vivo,
De nia vojo plej feliĉa turn'.

…Sed nia tempo ŝajne jam forpasas,
Kaj baldaŭ ĝi forpasos jam sen ŝajn',
Tamen al ni nenio ajn okazas
Kaj dube ĉu okazos io ajn,
Kaj dube ĉu okazos io ajn.

  • pauzoj.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 25.12.2017 10:20
  • de svetko