Uzantaj iloj

Retejaj iloj


simia_kaptilo

Simia Kaptilo

Teksto?
Muziko?
KantasDolchamar

Teksto

Ĉu vi aŭdis pri simia kaptilo?
Mi legis pri ĝi en mia komputilo
Oni fiksas kokoson en arbon
Kaj portempe nur kreskas barbon

En kokoso estas frukto alloga
Kaj surflanke truo manirebla
Venas simio por preni la frukton
Ĝi ne povas retiri la manon
Ne ekkomprenas lasi la frukton
Kaj la ĉasistoj nur kolektas sian predon

Refreno:

Pli da profit', pli da merit'
La hipokrit' senlimigit'
Kiom multajn vivojn havas vi kaj kion vi faru per ĝi?

Onidire nur mono valoras
Por havi ĝin vi tre laboras
Nur materio vin vere kontentas
Kaj vi havos ĝin se vi konsentas

Doni la vivon al la maŝino
Kiu rotacias per robotoj
Vi iĝas ero de nura ekstenso
Prenas brilaĵojn kiel kompenson
Ne ekkomprenas lasi la brilon
Kaj la maŝino havas plian ilon

Refreno:

Pli da profit', pli da merit'
La hipokrit' senlimigit'
Kun procentaĵ'
Kaj aldonaĵ'
Sed via diraĵ'
Estas perfidaĵ'
Kiom multajn vivojn havas vi kaj kion vi faru per ĝi?
Kiel eblas ke vi pli kaj pli havigas sed havas malpli?
simia_kaptilo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)