Uzantaj iloj

Retejaj iloj


per_betula_brancxo



Per betula branĉo

E-tekstoV.Kononjuk

Ukraina popola kanto.

Teksto

C G
Per betula branĉo
F G7 C
Vergis min la panjo,
C G7
Por ke mi ne staradu
F G7 C
Kun rekruto fajna.

Mi tamen longe staris,
Ĝis la kok' ekkriis,
Sur pordon akvon verŝis,
Tre atente iris.

Sur pordon akvon verŝis,
Ke ne knaru korde,
Por panjo ne eksciu,
Ne insultu forte.

Sed panjo ĉion aŭdis,
Ne dormantra estis,
Kaj min eĉ ne insultis –
Ŝi mem la sama estis.

per_betula_brancxo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)