Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_soleco



La soleco

Teksto

En mian vangon tempo
gravuris sulkon per la solec',
hom' estas malnova pram',
drivante sola ĉiam,
kion validas esti kapitan'

Jam longan tempon benĝo
silentas, sur kordoj floras rust',
mi estis sola ĉiam,
ne tuŝis koron la am' malmola
vivo ankaŭ por kapitan'

Refreno:

Vi sola restas ĉiam kaj zorgas neniu,
ĉu en viv' vi amis neniam
Vi sola restos ĉiam kaj
frandas mielkukon anstataŭ vi
kapitan' Korkoran

Sur miaj vangoj musko aperis
post multega vojaĝ'
mi estas nura ruin',
trinkadi mia kutim'
mi ne plu emas
vivi sen vivkuraĝ'

En mia poŝo polvo de l'mono,
kiu disflugis jam
mi triston havos en kor'
ĝis kiam venos la hor'
ĝis mia mort' mi ĝojos neniam

la_soleco.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)