Per kaj Stina

Esperanta tekstoG. O. KARLSSON
Tipotraduko
Originala titoloPer och Stina

Teksto

Manmane Per kaj malgranda Stina
vagadas nun tra arbar' senfina,
renkontas urson, ho, vidu ĝin!
Ĝi tiel iras, rigardu nin!

Manmane Per kaj malgranda Stina
vagadas nun tra arbar' senfina,
renkontas vulpon, ho, vidu ĝin!
Ĝi tiel kaŭras, rigardu nin!

Manmane Per kaj malgranda Stina
vagadas nun tra arbar' senfina.
Leporo venas, saltegas ĝi,
saltegas tiel, rigardu vi!

Manmane Per kaj malgranda Stina
vagadas nun tra arbar' senfina,
renkontas pigon, flirtadas ĝi,
flirtadas tiel, rigardu vi!

Manmane Per kaj malgranda Stina
vagadas nun tra arbar' senfina.
Sciuro venas, ho, vidu ĝin!
Ĝi tiel manĝas, rigardu nin!

QR-Kodo
QR-Kodo Per kaj Stina (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net