Uzantaj iloj

Retejaj iloj


per_kaj_stina

Per kaj Stina

Esperanta tekstoG. O. KARLSSON
Tipotraduko
Originala titoloPer och Stina

Teksto

Manmane Per kaj malgranda Stina
vagadas nun tra arbar' senfina,
renkontas urson, ho, vidu ĝin!
Ĝi tiel iras, rigardu nin!

Manmane Per kaj malgranda Stina
vagadas nun tra arbar' senfina,
renkontas vulpon, ho, vidu ĝin!
Ĝi tiel kaŭras, rigardu nin!

Manmane Per kaj malgranda Stina
vagadas nun tra arbar' senfina.
Leporo venas, saltegas ĝi,
saltegas tiel, rigardu vi!

Manmane Per kaj malgranda Stina
vagadas nun tra arbar' senfina,
renkontas pigon, flirtadas ĝi,
flirtadas tiel, rigardu vi!

Manmane Per kaj malgranda Stina
vagadas nun tra arbar' senfina.
Sciuro venas, ho, vidu ĝin!
Ĝi tiel manĝas, rigardu nin!

per_kaj_stina.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)