Perfekta iluzio (Perfect illusion)

Originalaj teksto kaj muzikoKevin PARKER, Stefani GERMANOTTA, Mark RONSON, Michael TUCKER
Esperanta tekstoRoberto PIGRO
Esperanta plenumoCristina CASELLA
Tipotraduko / adapto
Originala plenumoLady GAGA

Ho ho ho..

Neprus pli da kontrol’

tra tia kapturna prem’

jen mi en la meza zon’

plue dezirante vin

Fortas ĉi divenlud’

kun sia praveca ver’

kaptite de via recitad’

mi komprenas, ke

Ne estis am’, ne estis am’
estis perfekta iluzio
ŝajniga am’ ne estis am’
estis perfekta iluzio
ho, perfekta iluzio

Al mi ne servis vid’

kiam ajn vi tuŝis min

kvazaŭ amfetamin’

eble vi estas sonĝ’

Jen kio estas kolizi’

nun kiam vekiĝas mi

sentas mi la baton

sed mi komprenas, ke

Ne estis am’, ne estis am’
estis perfekta iluzio
ŝajniga am’ ne estis am’
estis perfekta iluzio

Ho, ĝi estis perfekta iluzio

Ho, ĝi estis perfekta iluzio, iluzio, iluzio

ŝajniga am’, ŝajniga am’, ŝajniga am’

Kie estas vi, ne vidas mi

Sed vi ja rigardas min

dilatita dum faleg’

en moderna ravitec’

Kie estas vi, ne vidas mi

Sed vi ja rigardas min

Sed vi ja rigardas min

Sed vi ja rigardas min

Kie estas vi, ne vidas mi

Sed vi ja rigardas min

dilatita dum faleg’

en moderna ravitec’

en moderna ravitec’

en moderna ravitec’

Kaptite de via recitad’

mi komprenas, ke

Ne estis am’, ne estis am’
estis perfekta iluzio
ŝajniga am’ ne estis am’
estis perfekta iluzio
ho, perfekta iluzio
ho, perfekta iluzio
  • perfekta_iluzio.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 13.05.2018 20:36
  • de an.bo