Pluvas

TekstoDino VERDE
MuzikoDomenico MODUGNO
E-tekstoLuigi MINNAJA

Origina titolo: Piove (Ciao ciao bambina)

Mil violonoj ludataj de l'vento,
ĉiuj koloroj de l'arko ĉiela
celas haltigon de pluv' el arĝento…
sed pluvas, pluvas al nia am'…

Refreno:

Knabin', adiaŭ,
kiseton plian,
por ĉiam poste
mi perdos vin!
Kiel fabelo
pasadas amo:
ĝi estis foje,
poste ne plu.

Sed kio tremas
sur vango via:
ĉu pluv' aŭ ploro?
diru al mi.
Mi volus trovi
parolon novan,
sed mi, dum pluvas,
ploras kun vi

Finalo:

Knabin', adiaŭ,
ho ne turniĝu,
ne eblas diri:
“Vi restu plu”.
Mi volus trovi
parolon novan
sed pluvas pluvas
al nia am'.
  • pluvas.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:03
  • (ekstera redakto)