Pluvas, pluvas, pluv' ne cedas

Muzikoslovaka popolkanto
E-tekstoMiloš Raveň
Origina titoloPrší, prší, len sa leje
MIDIpluvas_pluvas_pluv_ne_cedas.mid

Pluvas, pluvas, pluv' ne cedas,
knabineto ŝlosfermetas:
karulin', amatin', ne
elfermu ankaŭ min.

Sankta Jano, mi vin petas:
la knabino por mi pretas —
malpermesas patro, panj',
tamen mia estu Manj'!

Enmetu vian komenton. Viki-sintakso estas permesata:
Se vi ne povas legi la literojn en la bildo, elŝutu tiun dosieron .wav por aŭskulti ilin.
 
  • pluvas_pluvas_pluv_ne_cedas.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:02
  • (ekstera redakto)