Uzantaj iloj

Retejaj iloj


paso_de_l_nokt

Paso De L nokt

Teksto kaj muziko de Grigorij AROSEV, 16.11.97 02:55

Teksto

Jam la dua. Flagras lastaj
Televidaj amuziloj.
Multas miloj, miloj, miloj
Da temperoj dise vastaj
Ĉar
La dua nur.

Do - la tria. Jam postnukas
Infuzaĵo el hororoj.
Rulaj horoj, horoj, horoj
Genuigas kaj edukas
Pri
La tria nur.

Kaj la kvina. Korva suno
Rampas, glitas sur tegmentojn.
Nuboj ventojn serĉas, ventojn,
Dronas nokto, krevas luno
Je
La kvina nur.

Elfotele, sonĝo-pele,
Sune, certe, ne dorminta
Eĉ minuton tamen jarojn,
Halte ĉe matena pur'…
Antaŭ mi tujtago vele
Uzas ventojn - punkto pinta
Dige inter tempajn marojn.
Mi vin trankviligas ĉite,
Kiom estas nesonĝite? -
Unu
nokto nur.

paso_de_l_nokt.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)