Portas Akvon Halja

E-tekstoV.Kononjuk

Ukraina popolkanto.
Vd. ankaŭ tradukon de Lusi RIMON.

Teksto

Am E7 Am G7 Portas akvon Halja C G7 C Al ĥateto blanka, C Dm Kvazaŭ la lupolo Am E7 Am Sekvas ŝin Ivanko.

“Halja, mia Halja,
Trinki vi permesu,
Kaj pri via ĉarmo
Mi al vi konfesu.”

“Akvon vi sattrinku
El laget' apuda,
Venos mi ĝardenon -
Vi ne estu truda.”

En ĝarden' vespere
La kukol' kukuis,
Sed ne venis Halja -
Sola mi enuis.

“Sternu vin, lupolo,
Kaj mi vin akvumos,
Venu, do, Ivanko -
Mi per amo lumos.”

“Kiom ajn sterniĝis,
Vi ĝin ne akvumis.
Kiom ajn venadis -
Am' al mi ne lumis.

QR-Kodo
QR-Kodo Portas Akvon Halja (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net