Uzantaj iloj

Retejaj iloj


portas_gala_akvon



Portas Gala akvon

E-tekstoLusi RIMON

Ukraina popola kanto “Нэсэ Галя воду”.
Vd. ankaŭ tradukon de V.Kononjuk.

Teksto

Portas Gala akvon
Portas Gala akvon,
L'vekto ritme zumas,
Apud ŝi Ivaĉjo
Trote alvinkumas.

- Gala, mia, Gala
Donu akvo-gluton,
Donu vin, beleta,
Vidi nur minuton!

- Estas jen la puto,
Trinku ĝis la sato.
Zorgas mi ĝardenon,
Ĝoju pro vidato.

- Vi ne aspergetas,
Kiom ajn mi plantas.
Kiom ajn mi flirtas
Tamen vi ne flatas.

portas_gala_akvon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)