Pri l’Begineto

TekstoW. Van der BIEST
MuzikoM. MATHIJSSENSS
E-tekstoJuul KARNAS

Teksto

Ja, al mi plaĉas pli ol fest’
La granda Di-favor’;
Konvenas nur plej simpla vest’
Al mia pia kor’!
Kiam rigardas oni min,
Mi ofte timas tre…
Laŭdire estas mi begin’,
Sed tio estas ne!

Hieraŭ, post la sankta ben’,
Alvenis juna vir’;
Benitan akvon li sen ĝen’
Oferis kun admir’.
Li petis — estis ja najbar’
Laŭiri sama voj’.
Ĉu do bigota mia far’?
Akceptis mi kun ĝoj’.

Parolis li pri la veter’,
Pri l’suna arda flam’…
Sed tuj timigis min l’ofer’
De lia kora am’:
Delonge jam li amas min
Kun granda simpati’…
Sed laŭ li estus mi begin’,
Ne tion dirus li!

Subite tiam sentaŭgul’,
Sen mia antaŭsci’,
Sur buŝ’ min kisis sen skrupul’,
Kaj… donis kison mi.
Post kis’ unua, laŭ memor’,
Ni ofte kisis nin…
Ne batas do begina kor’
En mia juna sin’.

La pastro ridis ĉe l’altar’
Pri nia peka tent’,
Kaj estis nia pentofar’
L’ edziĝosakrament’!
Nu, antaŭ la finiĝ’ de l’jar’,
Ni montros ja al vi,
Ke vivas la bigota par’
En bela harmoni’!

QR-Kodo
QR-Kodo Pri l’Begineto (generita por kuranta pagxo)
Amikaro
E@IMuzaiko