Uzantaj iloj

Retejaj iloj


migrado

Migrado

TekstoEmanuel GEIBEL
E-tekstoL. E. MEIER
Origina titoloDer Mai ist gekommen

fonto: el Eĥo Esperantista (red. Karlo Steier)
Vd. ankaŭ alian tradukon: Nun Majo alvenis

Teksto

Nun majo alvenis, burĝonas la arbar',
Do restu en hejmo, filistra homar'!
La nuboj ĉe ĉielo migradas jam for,
Laŭ ili nun fortiras min la migrama kor'.

Nu, patro, patrino, adiaŭ nun al vi,
Feliĉon ekstere serĉadas nun mi,
Ja, multe da vojoj ne vidis mi jam
Kaj multe da bonvino nur konas mi laŭ fam'.

Antaŭen, antaŭen dum hela sunradi',
Trans montoj, trans valoj kun vigla energi'!
La fontoj murmuras, bruigas arbojn vent',
La koro kun alaŭdo kunkantas pro kontent'.

Vespere en urbeto gastigos min trinkej':
“Ho, mastro, nur vinon, sed de bongusta plej!
“Ekprenu gitaron, gajega muzikant',
“Prikantos mi knabinon, de kiu mi amant'.”

Se mankos restejo kun noktripoz' kaj vin',
Sub ĉielo mi kuŝos, la steloj gardos min,
Bruanta tilio lulados al dormad',
La mantenruĝo vekos denove al migrad'!

Migrado, migrado, libera ĝojo vi,
En brust' freŝe blovas la spiro de Di',
La koro ĝojegas pro la ĉirkaŭa rond',
Ke vi do estas bela, ho, vasta, vasta mond'!

migrado.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)