Uzantaj iloj

Retejaj iloj


radio_verda

Radio Verda

Teksto de Vladimir Sapoĵnikov, traduko de Jelena Zaznobina, muziko de Sergej Miĥajlin

Teksto

Enigme eksusuras apudborda ond',
Gitaro spiras ĉe la fajro lasta.
Hodiaŭ adiaŭas ni ĉe mara bord'.
Ne povas adiaŭon mi prokrasti.

Refreno:

Radio verda de la sunsubiro.
Tra pluvaj nuboj glitis ĝi hazarde.
La verdan stelon tralumis mire
Surfajra flamo, kiu brulas arde.

Al mi vi diru ion ĝisrevidan.
Ne renkontiĝos ni dum tuta jaro.
Kaj ne rigardu min vi kun sopiro.
Ĝis novaj revoj - nepre en tendaro.

Refreno

Ne tristu kamarad' ĝis renkontiĝo.
Salutoj, adiaŭoj kune estas.
Ne povas homoj vivi sen disiĝoj.
Ne povas ili sen amikoj resti.

Refreno

Mi volas vivi kun amikoj miaj -
Esperantistoj miaj verdastelaj.
Kaj trinkas mi pro amikeco tia,
Kiu kunigos nepre nin, fidelajn.

Refreno

Rebriloj de la fajro balanciĝas
Sur foliaro verda kaj tenera.
Vespero lasta baldaŭ jam finiĝos,
Sed restos niaj steloj kaj esperoj.

Refreno
radio_verda.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)